Seksa molestado: diferencoj inter TEJO kaj la Civito
Praktike samtempe Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj la Esperanta Civito okupiĝis pri la problemo de seksa molestado dum kongresoj. TEJO pritraktis pli rapide la aferon, la Civito devis atendi la voĉdonon de sia Parlamento. Estas diferencoj inter la du normaroj.