La Kapitulo kunsidis en Rozoj
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis fizike en Rozoj 2-3 oktobro 2023, sub la prezido de la Vickonsulo, Giorgio Silfer. Senkulpiĝis la Konsulo, daŭre konvaleska. Alestis la Blanka grupestrino, invitita.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis fizike en Rozoj 2-3 oktobro 2023, sub la prezido de la Vickonsulo, Giorgio Silfer. Senkulpiĝis la Konsulo, daŭre konvaleska. Alestis la Blanka grupestrino, invitita.
Konsultinte la senatajn grupestrinojn, la Konsulo kunvokis la lastan sesion de la Parlamento dum la nuna mandato (finota en decembro 2024) al Budapeŝto por la pentekosta lundo, 20 majo 2024, koincide kun la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo, organizata de la paktinta establo Fajszi Amika Rondo.
Pasintan sabaton tre multaj civiluloj, inkluzive de beboj, estis mortigitaj aŭ vunditaj en Israelo per subita agreso de Al Hamas, armita partio reganta en la enklavo de Gazao. Krome pluraj dekoj da nearmitaj homoj, inkluzive de infanoj, estis kaperitaj.
Danke al sia transnacieco ĉi-semajnfine Esperanta Naturamikaro povis partopreni en la internacia Asembleo de NFI en Stirio, pere de sia delegito Klaus Perko, dum la alia delegito estis blokita en Barcelono pro subita veturpaneo.
La landnoma sistemo kreita de Zamenhof en 1887, kongrue al la mondodivido diplomatie fiksita en la konferenco de Berlino tuj antaŭ la Unua Libro (dua koloniisma epoko), aplikas jen “jus sanguinis” jen “jus loci”. La unua juro karakterizas Eŭropon kaj grandparte Azion (plus iomete Afrikon), la dua la ceterajn kontinentojn (kaj preskaŭ la tutan Afrikon).
La lasta tago de la dua NAKSE en Rozoj estis dediĉita al seminario pri bibliotekoj kaj arkivoj, sub la gvido de Bernhard Tuider, teamestro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj de Ruben Fernandez, kiu ĵus liveris diplomdisertaĵon pri Centre de Documentation et Etude sur la Langue Internationale en Ĉaŭdefono.
Brilaj koncertoj en la kvina tago de NAKSE 2023: matineo de la klasika pianisto Giorgio Di Nucci kaj vesperumo kun la ĉiam eferveska JoMo, jam invititaj al la venonta Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, 5-11 aŭgusto 2024.
Giorgio Di Nucci alternigis katalunan repertuaron al polonezoj de Fryderyk Chopin, dum JoMo vervigis la etoson ĝis dancoj, kiuj envolvis la tutan publikon.
Post longa interesa prelego pri la historio de Internaciaj Floraj Ludoj (IFL), kiu speciale prilumis la unuan kaj la lastan jardekojn de la fama literatura konkurso, prof. Giorgio Silfer malfermis debaton pri la demando: ĉu revivigeblaj? Partoprenis pluraj ĉeestantoj en NAKSE, interalie ĉiuj katalunoj (nur 10% de la NAKSE-anoj).
Ekde ĉi tiu monato la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, helpata de konsilianoj Pierre Berger kaj Carmine Dello Spedale Benintende, havas kvaran membron: sen. Giorgio Silfer. Li transprenas la oficon de vicprezidanto ene de la fondumo.
Du muzikaj debutoj karakterizis la hodiaŭan tagon ĉe la NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazanta en Rozoj. La unua koncernis poezion kaj kantojn el Kaŭkazio, precipe la osetan kaj la ĉerkesan, fare de kaŭkazologo, d-ro Alessio Giordano, kiu malkaŝis sekretan talenton deklame kaj melodie.
La kulturskabenino de Rozoj inaŭguris ĉi-matene, en municipa infrastrukturo, la duan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, kiun partoprenas prelegantoj, artistoj kaj publiko el Hispanio, Francio, Britio, Svislando, Italio, Germanio, Litovio, Latvio. Dum la inaŭguro ĉiuj aktivuloj koncize enkondukis siajn programerojn.
Ne mankas disidento kontraŭ la rezolucioj pri Ukrajno aprobitaj unuanime de la Senato de la Esperanta Civito, kaj kontraŭ la konsekvencaj informoj en la Civita organo. C-ano Marek Bamberski, kandidato por la Ruĝa Listo en 2011, edukita en la pola lingvo, komentarias: