SAT baraktas en grava krizo

HeKo 831 9-A, 16 feb 24

Sennacieca Asocio Tutmonda bedaŭrinde spertas gravan krizon dum la lastaj tri jaroj. La unua rezulto de tiu krizo estas la maloftiĝo de ĝia organo “Sennaciulo”: iam monata gazeto, poste dumonata, nun trimonata; kaj nur 16- anstataŭ 36-paĝa. La dua estas la malkresko de la ĉefa enspezofonto: la membrokotizoj, kiuj duoniĝis — de 12.851 eŭroj en 2021 al 6.843 en 2022.

Civila Esperanta Servo oficiale fondita

HeKo 831 6-C, 10 feb 24

La Esperanta Civito ekspansias en pli kaj pli da progresemaj medioj: post Feminisma Esperanta Movado (2004, fondita en Svislando) kaj Esperanta Naturamikaro (2010, fondita en Hispanio), jen Civila Esperanta Servo / Service civil esperantien, fondita hodiaŭ en Burundio. La fondan Asembleon partoprenis tri kongolandanoj, du burundianoj, unu eŭropano.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.