Interlingvistika konferenco en Estonio
Estona Interlingvistika Asocio (EIA) organizas la internacian konferencon “Interlingvistiko kaj identeco“ paralele kun la 48aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-48, 4-8 julio 2012), kunfestonte la 125-jariĝon de la eldono de la Unua Libro kaj la 90-jariĝon de Esperanto-Asocio de Estonio, en urbo Pala, oriente de Tartu ĉe granda lago lime kun Ruslando