Laŭ invito de Slava Unio, prezidata de d-ro Vojtěch Merunka, prof. Giorgio Silfer prelegos en la internacia konferenco pri interslava lingvo, okazonta en Moravio komence de junio 2017. Li prelegos pri la temo: “La Protokolo de Donostia kaj ties apliko al minorigitaj slavaj lingvoj”.
Post la rezultoj de la prezidenta baloto en Aŭstrio kaj de la ĝeneralaj elektoj en Nederlando, la konfirmo el la hieraŭa verdikto de la franca popolo redonas elanon al la eŭropismo, aŭ almenaŭ al la eŭropemo. Certe ekzistas forta opozicio kontraŭ Eŭropa Unio en la diversaj landoj; sed, male al Anglio, sur la kontinento la plimulto ankoraŭ apogas la ideon de eŭropa integriĝo.
“Se TEJO estus jam registrita ĉe la Komerca Ĉambro, ĝi ricevus du kontribuojn po kvincent eŭroj por sia monkolekto favore al Afriko.” Ĉu aliaj pensis same kiel la du anonimaj mecenatoj kiuj kontaktis fondumon Pro Esperanto, sed retiriĝis kiam ili eksciis ke Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ŝvebas jure?
Pro la transnacia solidareco interna al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj pro simpatio al la brazila esperantistaro, en dato 15 aprilo 2017 la ĝenerala Asembleo de LF-koop decidis ankoraŭ preteratenti la malfruon de Sociala Grupo Lexus en la partopagoj pro la aĉeto de “Heroldo de Esperanto”.
La nova Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Chamberline Nguefack, kunvokis la Kapitulon por la 3a de majo 2017. La kunveno okazos skajpe, la Kapitulanoj estos konektitaj el kvin landoj: Bulgario, Francio, Hispanio, Italio kaj Kamerunio.
La esperanto-centron de PEN Internacia reprezentos c-ano Zeki Ergas, okaze de la jara internacia konferenco en Bledo (Slovenio), la venontan monaton. Kune kun la alia delegito, sen. Giorgio Silfer (kiu tamen ne partoprenos ĉi-jare, ĉar engaĝita sur alia fronto) li ellaboris diversajn proponojn.
Per la aprobo de la unua stoko da statutmodifoj, inkluzive de tiuj kiuj emancipas la junularan, ne plu sekcion, sed kontraktintan sendependan asocion, la estraro prezidata de d-ro Mark Fettes preterpasis gravan obstaklon, sed la vojo aspektas kruta.
La Vickonsulo de la Esperanta Civito, kun delego pri eksteraj rilatoj, kontaktis diversajn fakulojn pri lingvaj rajtoj kaj protokoloj en kaj ekster Esperantio, cele al precizigo de nia strategio rilate la Protokolon de Donostia, dum sia ĵusa misio en Bruselo.
Sub la tagprezido de sen. Marie-France Conde Rey, la ĝenerala Asembleo de LF-koop konstatis hieraŭ en Ĉaŭdefono, ke la lasta jaro estis eventoriĉa por la eldonejo.
La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista aprobis hieraŭ la raportojn de la Komitato pri la jaro 2016a, kun la miksita sento de malĝojo pro la financaj malfacilaĵoj kaj de ĝojo pro la pliboniĝo ekde la nova jaro.
Kultura Centro Esperantista organizis en Ĉaŭdefono celebradon de la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, okaze de la Memortago de Ĉiuj Pioniroj, la 14an de aprilo 2017. La celebrado artikiĝis en du programeroj: festparolado en la Esperanta Panteono kaj vizito de ekspozicio pri la hebrea kontribuo al la svisa socio, ĉe la loka historia muzeo.