Naŭ kandidatoj por La Verko de la Jaro 2008
Estas naŭ la titoloj kiuj kandidatas por la PEN-premio “La Verko de la Jaro 2008”. Ili ricevis la subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj por esti en la listo. La premion asignos la abonantaro de “Literatura Foiro” per referendumo ĝis 30 aprilo 2009. La aŭtoro de la premiita verko rajtos gasti du semajnojn en kastelo Lavigny apud la Lemana lago.