Dua senkongresa jaro? Iru al kulturcentroj
Profiliĝas la risko ke ankaŭ en 2021 ne okazos la kongresoj Universala, Junulara, Poliglota ktp, pro la persisto de la pandemio. Telematikaj surogatoj estas reproponeblaj, sed la homoj bezonas efektivan apudeston; krome la surogatoj kostas multe al la organizanto, dum la partoprenanto ne emas pagi kotizon.