Prof. Esther Schor vizitis KCE
Profesorino Esther Schor, el la universitato de Princeton (Usono), honoris la Esperanto-Domon per sia vizito, dum restado en Svislando pro internacia kongreso pri la angla literaturo, kiu estas ŝia ĉefa fako.
Profesorino Esther Schor, el la universitato de Princeton (Usono), honoris la Esperanto-Domon per sia vizito, dum restado en Svislando pro internacia kongreso pri la angla literaturo, kiu estas ŝia ĉefa fako.
Esperanto kiel lingvo de Eŭropa Unio, kaj specife de eŭropa identeco, estas karakterizo de Eŭropa Esperanto-Unio, unuavice de ĝia sekretario Zlatko Tiŝljar. Unu el la nerektaj konsekvencoj de tiu ideologia sinteno estas favora inklino al Eŭropa Unio, inkluzive de la eŭra valuto.
Diskonigis ĝin James Bond, per unu el la plej famaj filmoj post la Connery-epoko; hodiaŭ ĝi estis la celo de la unua ekskurso kadre de la 9a Internacia Naturamika Semajno. Temas pri Schilthorn, sur Piz Gloria: mirinda panorama platformo je preskaŭ 3.000 metroj super la marnivelo.
En intervjuo al la vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, s-ro Michael Boris Mandirola, li tute prave asertas ke “malamikeco inter Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanta Civito estas certe tre bedaŭrinda afero”.
C-ano Francisko Degoul, membro de Esperanta Naturamikaro, kun la surloka apogo de c-ano Giorgio Silfer, ankaŭ membro de ENa, organizas ekskursaron en la ĉaŭdefona Ĵuraso, 31 oktobro — 4 novembro 2012.
La 27an de septembro 2012 okazos literatura kafejo en la hungara ĉefurbo: la unua organizita de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. Eniro libera.
Fajszi Amika Rondo estas neformala grupiĝo de intelektuloj, ne nur hungaraj, kiuj amas Budapeŝton kaj deziras ke ĝi gardu referencan rolon por nia kulturo, aktuale kaj ne nur historie.
La Hungara PEN-Klubo invitis c-anon Giorgio Silfer, kiel reprezentanton de la esperanta literaturo, por prelegi kadre de la internacia konferenco pri la temo “Literaturo-Lingvo-Nacio”, en Budapeŝto fine de septembro.
En 2008 fondiĝis dua akademio de esperanto, kun la epiteto “literatura”, ne sen polemikoj, ĉu kun la unua Akademio de Esperanto ĉu kun (eks)membroj de la likvidita Esperantlingva Verkista Asocio.
Pri la fama sovetia interlingvisto Evgenij Bokarjov (1904-1971) lia filino Antonina verkis biografian libron, kiun Andreas Künzli negative recenzis. Jen la reago de Antonina Bokarjova, aperinta en la revuo “Scienco kaj Kulturo”, 3:2012.
La prestiĝa faka revuo “Problemoj de la geografio”, eldonata de la Bulgara Akademio de Sciencoj, en sia numero 1-2 de 2012 reeĥis pri “Fiziko-geografia terminaro” de c-ano Hasan Jakub Hasan.
Du gravaj strategiaj novaĵoj en Tutmonda Esperantista Junular-Organizo embarasos la “viziajn strategojn” de Universala Esperanto-Asocio.
La unua estas la rezigno pri la statuta neŭtraleco, tiel ke TEJO ŝajnas refariĝi TJO: ĝi ja fontis ne el la neŭtrala (burĝa) sed el la laborista movado, en 1938.
Du rekte administrataj Domoj kadre de la Esperanta Civito, unu en Svislando kaj alia en Hispanio, estas la agrabla novaĵo kiun ni festis okaze de la Tago de la Pakto; des pli ke ambaŭ havas proprajn estrojn surloke rezidantajn.