Kunveno pri la tradukinto de la "Dia Komedio"
Kunveno pri “Giovanni Peterlongo, la esperantista urbestro” okazos itallingve en Trento, 24 junio 2014, 16h15, ĉe la urba biblioteko. Interalie ĝi honoros la 50an datrevenon de la publikigo de lia traduko de “La Dia Komedio” de Dante Alighieri kaj la centjariĝon de la Trenta Esperanto-Grupo.
Prelegos
Giuseppe Ferrandi, direktoro de la Historia Muzeo de Trentolando: