ALTE transformita al bonfara institucio
Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo ŝanĝis sian juran statuson. Ĝi estis eŭropa institucio, ĝi fariĝis angla “charity”, nome bonfara institucio. Tio povas faciligi la ricevon de subvencioj, sed ankaŭ markas teorian distanciĝon de Eŭropa Unio, kvankam la rilatoj inter ALTE kaj Eŭropo pasis esence tra la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo.