OPA por La Kvinpetalo
Oferto Publika por Aĉeto de la staĝejo “La Kvinpetalo”: ĝi estas farita de Serge Sire, unu el la aktivuloj de Societo Yvonne Martinot (SYM).
Oferto Publika por Aĉeto de la staĝejo “La Kvinpetalo”: ĝi estas farita de Serge Sire, unu el la aktivuloj de Societo Yvonne Martinot (SYM).
Ni konis s-ron Jens Steengaard Larsen antaŭ ne multaj jaroj kiel ĝisostan ĉomskianon. Intertempe okazis ia lingvistika luksacio aŭ eĉ frakturo, ĉar li pli kaj pli skeptikas pri ĉio, tamen elmetante (same dogmece kiel antaŭe) interesan skemon. Lastatempe en publika (pub/lika) liberfolejo li klarigis ke:
La esperantistoj en Razgrado (Bulgario) festis la 1an de aprilo (en la Internacia Tago de la Humuro) per vespero dediĉita al la 120a naskiĝa datreveno de Raymond Schwartz.
La Kortumo de la Esperanta Civito baldaŭ bezonos novan aktiston (france: greffier). Temas pri ofico plenumebla hejme, laŭ la formulo de buralisto, kaj plenumenda plejparte per interreto. Ĉiu kosto estas repagita, sed ne ekzistas honorario.
La 14an de aprilo 2009, en la Memortago de ĉiuj Pioniroj, la Esperanta Civito honoros profesoron Gaston Waringhien per la dediĉo de cenotafo en la Esperanta Panteono.
La Pakto por la Esperanta Civito estas spertanta kreskon: pli da establoj, pli da petoj por akiri la esperantan civitanecon, pli da vizitoj ĉe la retpaĝoj (nova rekordo en marto 2009, per preskaŭ 20.000), eĉ pli da nemoveblaĵoj en proprieto de la paktintoj. Samtempe Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Universala Esperanto-Asocio perdadas membrojn: kiel klarigi tion?
La 11an de marto 2009 en Malago (Hispanio) pere de sia membro Andrés Martìn la Kortumo ekzamenis la dokumentojn senditajn de “Asocio pri Esperanto en Kamerunio” (AEK) kaj trovis ilin tute konformaj al la normoj por aliĝpeto al la Pakto.
“Rusoj loĝas en Rusujo” galimatias kolekto de iom supraĵaj eseoj kontraŭ la uzo de la finaĵo IO anstataŭ UJO ĉe landnomoj.
Inĝ. Ranieri Clerici, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, anoncis en la hieraŭa kunsido de la Estraro sian decidon rezigni pro sanproblemoj pri la estraraneco, kun tuja ekvalido. La aliaj estraranoj akceptis la sciigon de sia kolego kun granda bedaŭro.
La Pac-Komitato de PEN Internacia, kunveninta ĉi-semajnfine en Bledo (Slovenio), aprobis la proponon de la esperanto-verkistoj iniciati kampanjon favore al la kandidatigo de PEN Internacia por la Nobel-premio pri paco. La propono nun transiros al la Asembleo de la delegitoj, okaze de la mondkongreso en Aŭstrio, fine de oktobro 2009.
La franca filio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (fakte la plej forta en Eŭropo) kunvenis pro sia ĝenerala Asembleo lastan sabaton, en la pariza sidejo de la landa asocio de UEA. Ĉeestis trideko da EDE-anoj, sed neniu rimarkigis ke antaŭ kvin jaroj la gastiganta societo rifuzis sian subtenon, dum de post UK 2006 EDE estas kunlaboranta faka asocio de UEA.