PEN-Klubo festas pro du Nobeloj 2010
Post la literatura Nobel-premio asignita al Mario Vargas Llosa, internacia prezidinto 1976-79, la granda verkistara PEN-familio havas plian kaŭzon por ĝoji: la ĉi-jara Pac-Nobelo honoras la prezidinton 2003-2009 de la Sendependa Ĉina PEN-Centro: Liu Xiaobo.