UEA funebras pri Lee Chong-Yeong
La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Barbara Pietrzak, anoncas la ĵusan morton de prof. d-ro Lee Chong-Yeong, prezidinto de UEA (1932[1948]-2008).
La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Barbara Pietrzak, anoncas la ĵusan morton de prof. d-ro Lee Chong-Yeong, prezidinto de UEA (1932[1948]-2008).
WALTIC, la literatura mondkongreso, finiĝis hieraŭ. Dum kvar tagoj sescent aŭtoroj kaj kleruloj, tradukistoj kaj aktivistoj, el sume naŭdek landoj, manifestis la valoron de vortoj. Pli ol 350 subskribis la WALTIC-rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn. Sveda Verkista Unio estas plananta novan kongreson en 2010.
Bertil Nilsson estas la unua diplomito en Svedio laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, adaptita al la bezonoj de nia lingvo per direktivo Muhlemann en 2006. Sen. Nilsson estis ekzamenita pri la C2-nivelo (majstra diplomo, la plej alta) 29 junio 2008 en Stokholmo.
“Neniu verkisto en la mondo eskapas elspuri sian identecon inter multoblaj identecoj. En ĉiu kontinento, ĉiu persono estas nacio elfarita de diversaj nacioj. Unu el tiuj nacioj vivas submerge kaj sekundare pro la universo de la skribo.
Delegacio de la Esperanta PEN-Centro oficiale partoprenas en la unua WALTIC, la Internacia Kongreso de la Literaturaj Tradukistoj inaŭgurita hieraŭ en Stokholmo. La delegacion gvidas la nova prezidanto de la Esperanta PEN, sen. Perla Martinelli, kaj konsistigas ankaŭ senatanoj Jarl Hammarberg, Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer.
Eksterordinara renkonto de intelektuloj el la sveda Esperantio, okaze de la vizito de la Konsulo hieraŭ vespere en la Esperanto-Centro de Stokholmo. Ĉeestis interalie Jarl Hammarberg, Christer Kiselman, Bertil Nilsson, Leif Gunnar Nordenstorm, Marianne Ståhlberg, kaj gravaj svedaj aktivulinoj, kiaj Kajsa Hansen kaj Ulla Luin.
C-ano Lennart Svensson, respondeculo ĉe la gastejo kaj lernocentro Esperanto-Gården en Lesjöfors (Svedio), akceptis en parte privata parte oficiala vizito la Konsulon de la Esperanta Civito, kune kun sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado, kaj sen. Perla Martinelli.
Hodiaŭ la retejo de la nova Esperantio atingis la ducentmilan viziton. Por la unuaj cent mil necesis 364 tagoj, por la duaj nur 236 tagoj. Dum la lastaj tri monatoj la retejo spertis rimarkindan kreskon de la vizitoj, kiuj probable superos stabile la nombron de 15.000 monate. Bonvenon al www.esperantio.net !
“Violeto ne volas violenton” estas la ĉeftemo sur la kovrilo, ankaŭ precipe violkolora, de la junia numero de “Femina”, ĉefredaktata de sen. Perla Martinelli, kaj organo de Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito.
La interna referendumo de Esperantlingva Verkista Asocio vidis la partoprenon de 34 membroj el 62 (54,8%).
La irlanda popolo decidis per referendumo ne ratifi la Traktaton de Lisbono, kiu estas la lasta ĝisdatigo de la konstitucia platformo de Eŭropa Unio. Malgraŭ alarmaj voĉoj de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj aliaj, spite al la vivuoj de naciistoj kaj klasbatalaj ruĝuloj, tiu nea baloto povas esti tute seninflua.