La tagordo de la Senata sesio en Loklo, 2023
La kunvoko de la Senato de la Esperanta Civito estas konfirmita al Loklo (Svislando), ĉe la urbodomo, abaton la 29an de julio 2023 je la 9h30, por pritrakti la sekvan tagordon:
La kunvoko de la Senato de la Esperanta Civito estas konfirmita al Loklo (Svislando), ĉe la urbodomo, abaton la 29an de julio 2023 je la 9h30, por pritrakti la sekvan tagordon:
Sudano estis ĝis nun la plej grava kazo de interna milito batalata inter la ŝtata kaj mercenaria armeoj (ekde 15 aprilo 2023). Hodiaŭ superas ĝin Rusio, pro Grupo Wagner marŝanta al Moskvo, kontraŭ la ŝtata armeo: ĉiuj militistoj, sed solduloj kontraŭ soldatoj.
Ne nur jubilea etoso dum la Parlamenta sesio en Loklo, 29 julio 2023. La Kapitulo kaj la senataj grupestrinoj petas aktualigi la rezolucion pri Ukrajno, aprobitan en marto 2022; ŝatus diskuti pri multlingvismo kiel kreskanta karakterizo en esperanto-asocioj; deziras komentarii respondon al interpelacio pri la indiko de sekso en la Civitaj legitimiloj.
Kiel ofte ekde la inaŭgura sesio en 2002, la arkitekture admirinda urbodomo de Loklo en Svislando gastigos la Parlamenton de la Esperanta Civito, 29 julio 2023, laŭ decido de la Vickonsulo, konsultinta la Senatajn grupestrojn, kiuj nuligis la kunvokon al urbeto apud Torino por la posta semajno.
La unua kajero de la verkata Gramatiko de la Esperanta Lingvo enhavos kvin sekciojn: al Fonetiko kaj Fonologio, sub la responso de d-ro Alessio Giordano, aldoniĝas Ortografio, Ortoepio kaj Interpunkcio, sub la responso de d-ro Giorgio Silfer. La verkon eldonos Kooperativo de Literatura Foiro.
Rekunsidis ĉi-semajne La Formiketoj, nome la organiza teamo de la NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Rozoj (Costa Brava) 1-7 oktobro 2023. Ili estas tri rezidantoj en Katalunio, unu en Andaluzio plus aktivulo de la kongresa buroo de la Esperanta Civito.
Ekaktivis la oficiala retejo de “Literatura Foiro”, preparita kaj mastrumata de c-ano Alessio Giordano. La retejon, viziteblan per la ligilo literaturafoiro.com, karakterizas ĉefpaĝo kun informoj pri la lasta numero de LF, novaĵoj el LF-koop kaj Esperanta PEN-Centro, kaj deŝutebla redakta principaro por la kunlaborantoj.
Hodiaŭ sian unuan telematikan kunsidon havis la Danubanoj, nome kvar geaktivuloj de Fajszi Amika Rondo preparantaj la kvinan Danuban Esperanto-Rendevuon en Budapeŝto, fiksitan por Pentekosto 2024 (18-20 majo). La kunsidon alestis ankaŭ aktivulino de la kongresa buroo de la Esperanta Civito, en subsidua rolo, laŭ la federisma demokratio sen burokratoj kiu karakterizas la Civiton.
La Esperanta PEN-Centro ne subskribas deklaron pri la agreso al Ukrajno fare de Rusio, ĉar ĝi ne konformas al la dokumento skizita en Bledo okaze de la pasintmonata asembleo de la PEN-packomitato, laŭ komenca propono de la Franca PEN.
La morto de Silvio Berlusconi kaj la politika “sanktigo” okazanta en Italio (ŝtathonora enterigo, unutaga funebro, septaga parlamenta paŭzo) devigas min je persona komentario pri la eksa ĉefministro kaj EU-parlamentano, krom grava entreprenisto engaĝita finance, konstrue, amasmedie kaj sporte.
Hodiaŭ kunsidis la organiza teamo de la PEN-mondkongreso 2024, post respondo de PEN Internacia en Londono, kiu esperigas decidon favoran al la kandidatiĝo de la Esperanta PEN.
La legitimiloj de la Esperanta Civito, iom post iom distribuataj al la individuaj petintoj, enhavas kiel kutime kodon, kiu ekas per litero M aŭ F. Temas pri diskreta maniero indiki la sekson de la civitan(in)o. Kial tiu indiko? “Mankas specifa normo de la Civito, tial la Registro devas kongrui kun la koncerna svisa normo, laŭ la Civita Konstitucio” klarigas sen.