Konsilio de Eŭropo pri la Lingvotago 2009
Konsilio de Eŭropo – gazetara komuniko
Eŭropa Tago de Lingvoj, 26 septembro 2009
www.coe.int/EDL
Konsilio de Eŭropo – gazetara komuniko
Eŭropa Tago de Lingvoj, 26 septembro 2009
www.coe.int/EDL
Dum la ekonomiaj potencoj de la terglobo diskutas en Pitsburgo pri la strategio por preventi pliajn damaĝojn el la financa krizo krevinta la pasintan septembron, scivolo kreskas pri la stato de la financaj rimedoj en Esperantio.
La pasintan junion s-ino Zsófia Kóródy dissendis la suban raporton pri la tiel nomata “nova UEA-ekzameno”. La raporto konfirmas tion, kion HeKo jam klarigis: temas pri nenio alia ol la ĝisnunaj lingvotestoj ĉe la budapeŝta instituto kie ĉiujare diplomiĝas kelkmilo da hungaroj (ofte policistoj kaj poŝtistoj).
Ekster nia kontinento Afriko, kaj pli precize en Eŭropo estas kaŝa kampanjo de esperantistoj kontraŭ esperantistoj. Iuj asertas, ke la anoj de Esperanta Civito estas malbonaj. Kiuj asertas tion, tiuj mem kaŝe subfosas la Esperantan Civiton. Ĉio okazas, kvazaŭ estus milito de UEA kontraŭ la Esperanta Civito.
S-ino Irina Bokova el Bulgario estas la ĵus elektita ĝenerala direktoro de Unesko. Unuan fojon virino okupas ĉi tiun prestiĝan postenon.
Konforme al la artikolo 20, paragrafo 4, de la Konstitucia Ĉarto, de la 26a de decembro 2009 ĝis la 14a de januaro 2010 la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, anstataŭos la Konsulon en ĉiu lia ofica devo.
Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito
Estimata prezidanto de HEF,
Via konduto memorigas pri tiu de iamaj reĝoj kiuj, okaze de internaj problemoj, deklaris la militon al supozata malamiko, iluziante per tio kunigi sian popolon ĉirkaŭ flago kaj blanka ĉevalo.
La sinsekva numero 23 de la bulteno “Esperantista Tribuno”, eldonata de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado aperis, kiel kutime, en la aŭtuno de la jaro, antaŭ la kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio.
Mi anoncas publike mian eksiĝon el la estraro de Hispana Esperanto-Federacio kaj el la posteno de redaktoro de la HEF-organo, “Boletín”.
Laŭ oficiala komuniko de la gazetara servo de la brazila Parlamento, unu el la du branĉoj, nome la Senato, ĵus aprobis reformon de la leĝo pri la instruado en mezlernejoj, favoran al esperanto. Jen la teksto de la gazetara komuniko:
Okaze de kvalite tre sukcesa “ĵaŭda rondo” ĉe la Esperanto-Domo en Berlino estis hieraŭ prezentita la verko de Ernst Jünger “Sur la marmorklifoj”, per la traduko de sen. Bertil Nilsson, kun postparolo de c-ano Tomasz Chmielik kaj grafiko de sen. Perla Martinelli. La prezenton faris sen. Giorgio Silfer, nome de la Esperanta PEN-Centro.
Esperanto estas daŭre reprezentata fare de Kultura Centro Esperantista ĉe la konstantaj laborgrupoj de ALTE, Asocio por LingvoTestistoj en Eŭropo. La kunsidojn en Berlino ĵus partoprenis sen. Giorgio Silfer, nome de KCE: li estas specife aktiva en du laborgrupoj kiuj okupiĝas pri lingvoj kaj migrintoj. Neniu alia, krom la KCE-delegito, reprezentas tie nian lingvon.