La Senato rezolucias pri Palestino
Palestino en la fokuso de la politika debato en la Senato de la Esperanta Civito, kies unua kunsido kadre de la parlamenta sesio okazis hodiaŭ en Ĉaŭdefono. Al la rezolucio proponita de la Verda grupo (subskribe de Zelazny, Martinelli, Nilsson, Grisafi, Gonĉarov) donis sian apogon ankaŭ la Blanka grupo, per interveno de sen. Bartek.