Konservativa alo pretas obstrukci la Fettes-reformon
Osmo Buller draste kontraŭas la statutreformon proponitan de prezidanto Mark Fettes nome de la nuna estraro.
TEJO perdas la revuon "Kontakto"
Ĵus aprobite de la TEJO-Komitato dum la kongreso en Krakovo, sed ankoraŭ aprobote de la UEA-Komitato, la “kontrakto” fariĝis “Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO”. Ĝi estas difinebla kiel la pozicio de TEJO vidalvide al UEA.
Arta Renkonto Transnacia en Esperanto - programo
La unua ARTE — Arta Renkonto Transnacia en Esperanto disvolviĝos en Budapeŝto, 31 julio — 4 aŭgusto 2016. Por ĝia sukceso aktivas Anna Bartek, Sándor Hideg, Balázs Ravasz, Katalin Rónai, Giorgio Silfer, Klára Szabó, Adrienn Wospil. Responsas Fajszi Amika Rondo (prezidanto: György Nanovfszky). Aŭspicias la Esperanta Civito.
Rezignemo pri IJK por Burundio, ne por Afriko
La Internacia Junulara Kongreso komenciĝas en Vroclavo. Unu el la punktoj en la tagordo de la Komitato estas la venontjara kongreso.
Veronika Poór direktoro de TEJO?
Amendoj proponitaj al la kunlabora regularo de UEA-TEJO riskas revenigi al la situacio de la Beograda interkonsento (1973), kiam teorie la tiama ĝenerala direktoro en Roterdamo devus roli kvazaŭ Arlekeno servanto de du mastroj.
Antiraŭmisto kaj centralisto pri la futuro de TEJO
Deklaris publike la UEA-komitatano de Svisa Esperanto-Societo, Dietrich Weidmann (aspiranta al la prezidanteco de la asocio):
TEJO-membroj ĝis 35 jaroj? Enketa rezulto
Ambigua rezulto de enketo ĉe la individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio, aĝantaj inter 31 kaj 35 jaroj. La sola datumo interprebla kun certeco estas la nombro da enketitoj: entute nur 120 personoj — tiom da individuaj membroj gajnus TEJO, se la aĝlimo alitiĝus.
Landaj asocioj rezistas kontraŭ statutreformo
Ekaperas rezisto de landaj asocioj kontraŭ la statutreformo de Universala Esperanto-Asocio proponita de prezidanto Mark Fettes nome de la eliranta estraro.
Al La Chaux-de-Fonds la biblioteko de Duc Goninaz
La privata esperanto-biblioteko de prof. d-ro Michel Duc Goninaz estis donacita de la familio al la interlingva “Centre de documentation et étude sur la langue internationale” ĉe la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. Tion decidis la familio post la subita morto de la PIV-reviziinto.
Garantio por la financa futuro de PEN
Ekde ĉi tiu monato LF-koop enkasigas la lupagojn pro La Pegonesto, la dua apartamento kiun ĝi proprietas en Svislando, danke al la mecenateco de siaj kooperantoj. La lupagoj utilas por kovri la kostojn de la aĉeto kaj amortizi la bankan prunton. Tiel la financoj restas en ekvilibro.