Akuratas la unua numero (2280) de Heroldo en 2018
HeKo 669 7-B, 4 jan 18
Estas prespreta la unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2018. Ĝi konsistas el kvar paĝoj en formato A3, laŭ grafiko simila al tiu kiu karakterizis ĝin antaŭ 2017. Tamen la enhavo kaj la aperofteco ne estos plu tiuj de la du jardekoj ĉe LF-koop, kiu produktis numeron je ĉiu tria semajno, kaj etendis la informadon al ĉiuj sektoroj de Esperantio.