Zamenhofa jubileo koincide kun parlamenta inaŭguro
La unuaj Civitaj senatanoj atingis Ĉaŭdefonon, kie ili tranoktas ĉe la Esperanto-Domo, atendante la inaŭguron de la nova parlamenta mandato 2017-21. La plejmulto alvenos 12 aprilo 2017, tagon antaŭ la parlamenta sesio: inter ili, la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, kiu prezidos la unuan seancon, en la urbodomo de Loklo. La Esperanto-Domo estos plene okupita.