Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon pri Brexit
Hodiaŭ Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon de la Esperanta Civito pri la sekvoj de la brita secesio en la lingva reĝimo de Eŭropa Unio. La intervjuon, elsendotan ĉi-monate, kunordigis d-ro Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto-Radikala Asocio. Radio Radikala mem estas unu el la plej aŭskultataj privataj elsendejoj pri politikaj temoj, en Italio.