Ĉu Togolando estos por TEJO kiel Vjetnamio por Usono?
La konflikto inter Roterdamo kaj Afriko havas jam du samtempajn batalkampojn: unu estas la Afrika Kongreso de Esperanto, alia estas la Internacia Junulara Kongreso.
La konflikto inter Roterdamo kaj Afriko havas jam du samtempajn batalkampojn: unu estas la Afrika Kongreso de Esperanto, alia estas la Internacia Junulara Kongreso.
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.
Sub la kontrolo de la Vickonsulo, kaj kun rezervo de konsento fare de la opozicio en la Senato, hieraŭ kompletiĝis la tria oficiala censado de la Esperanta Civito.
Kompare kun la dua censado, je 30 novembro 2011, la Civitanaro kreskis je ok procentoj, de 401 al 433, el kiuj 397 estas voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2016.
Akurate survojas al la abonantoj la decembra numero (284) de “Literatura Foiro”, per kiu finiĝas la jaro 2016, la 47a kolekto de la kultura revuo plej longe kaj senpaŭze aperanta en esperanto.
La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus nomumis la novajn responsulojn de la Belartaj Konkursoj: la prezidanto fariĝis Miguel Fernández Martín (probable la plej talenta esperanto-poeto edukita en la kastilia) kaj la sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz (probable la esperantologo plej kompetenta pri sciencfikcio).
Nenia publika komentario venas el Sennacieca Asocio Tutmonda (laŭ memdifino, laborista asocio) kaj el Universala Esperanto-Asocio (kiu du fojojn mondkongresis en Kubo) post la morto de Fidel Castro, kiu difinis sin mem “soldato de Esperanto”.
Same silentaj estas la (ankoraŭ vivantaj) plej konataj esperantistoj kun komunista membrokarto.
Ĉu ili hontas pri si mem?
Por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, kies skrutinio okazos 15 decembro 2016, estas legitimitaj dek balotejoj kaj tri subbalotejoj: entute ses en Eŭropo, kvar en Afriko, du en Ameriko kaj unu en Azio.
“Alvenis inter sepcent kaj mil kovertoj, sed ne eblas scii la nombron da enaj voĉoj”. Tiel d-ino Veronika Poór, ĝenerala direktoro, ĉi-semajnfine respondis al demando pri la ĝenerala voĉdono (mal)aprobe al la modifoj en la statuto de Universala Esperanto-Asocio.
Flandra Esperanto-Ligo, eldonejo de la magazino “Monato”, sukcese trapasis malfacilan konjunkturon dum la lastaj tempoj.
Almenaŭ du gravaj problemoj trafis la establon: la translokiĝo pro la vendo de la domo kaj la subita forpaso de Paul Gubbins, ankoraŭ ne anstataŭita de nova ĉefredaktoro.
La simptomoj de malfortiĝo de la angla lingvo en EU pli kaj pli evidentas, post la starto de la brita secesio.
Aliĝante kiel Vickonsulo de la Esperanta Civito al la movado Viroj kontraŭ Vira Violento (VVV) mi volis atesti la engaĝon, personan kaj de Esperantio, por celo prioritata en la nuntempa feminismo: la lukto kontraŭ perforto al feminoj — de knabinetoj ĝis kadukaj virinoj, pasante tra la meza aĝo, kie plej oftas feminicidoj.
La skandalgazeto “Libera Folio” torpedas la iniciaton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Afriko. Esplorante la oficialajn aktojn de la projektoj Erasmus Plus ĝia redaktoro Kalle Kniivilä malkovris, ke la ĉefa organizanto de la Internacia Junulara Kongreso venontjara en Togolando estus Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam UTE mem negis kaj plu negas sian envolviĝon.