Surpriza rezulto: Charters riskas ne prezidi UEAn
Surpriza rezulto en la baloto por la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: prof. Duncan Charters, kiu kandidatas kiel prezidonto de la Asocio, ne estis elektita. La individuaj membroj partoprenintaj en la baloto verdiktis favore al tri elirantaj estraranoj (Emilio Cid, Lee Jungkee kaj Alex Kadar), plus TEJO-reprezentanto Michael Boris Mandirola kaj eksdirektoro Osmo Buller.