La Civitanaro kreskis je preskaŭ dek procentoj
Sub la kontrolo de la Vickonsulo, kaj kun rezervo de konsento fare de la opozicio en la Senato, hieraŭ kompletiĝis la tria oficiala censado de la Esperanta Civito.
Kompare kun la dua censado, je 30 novembro 2011, la Civitanaro kreskis je ok procentoj, de 401 al 433, el kiuj 397 estas voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato, 15 decembro 2016.