Nova prezidanto por Bulgara Esperanto-Asocio
Boris Gaĝanov el urbo Velingrad estis elektita kiel prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio dum la 65a kongreso hodiaŭ finita en urbo Sliven.
La dua legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita hodiaŭ en Budapeŝto. Ĝi situas en centkvadratmetra apartamento, prizorgata de Fondumo Pro Esperanto kiel regio, kun direkcia salono, vasta dormoĉambro, manĝosaloneto, kuirejo, agrabla enirejo, duoblaj higienaj servoj kaj du magazenetoj. La apartamento estas ankaŭ la oficiala adreso de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto.
La redakta stabo de “Literatura Foiro” havis fizikan kunvenon hodiaŭ en Budapeŝto, ĉe la legacio de la Esperanta Civito. Krom la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski, ĉeestis multaj konstantaj kunlaborantoj: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, György Nanovfszky, Làszlò Radacsy, Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj redaktoro de “Heroldo de Esperanto”, Anna Bartek.
Pli frue ol la koncerna numero de la organo de UEA atingas la publikon la numero de “Heroldo de Esperanto” pri la Universala Kongreso en Islando. La numero entenas la gravajn dokumentojn, profundigajn komentojn kaj analizojn, ankaŭ humuran intervjuon kun “pseŭda korespondanto”.
La Pakto por la Esperanta Civito estas hodiaŭ dekkvinjara. Ĝi estas la kontrakto surbaze de kiu establoj decidas kunlabori laŭ raŭmisma spirito. Ĝi ebligas ke ili restu politike neŭtralaj, ĉar la decidoj de la Forumo estas politike neŭtralaj, dum tiuj de la Senato povas esti politike malneŭtralaj.
Kiam Mark Fettes iĝis prezidanto de Esperantic Studies Foundation, post pli ol kvar jardekoj da Tonkin-prezido, en junio 2012, iu prognozis: “Unu afero estas (preskaŭ) certa: la ESF-prezidantiĝo igas malpli probable, ke Fettes iĝos prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.” La supozo baziĝis sur la fakto, ke la prezidanto de la plej granda “banko” en Esperantio estas jam tr