KEF preta por la inaŭguro danke al la Abeletoj
La Abeletoj pretas por la granda momento, nome la inaŭguro de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, la 10an de aŭgusto.
La Abeletoj pretas por la granda momento, nome la inaŭguro de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, la 10an de aŭgusto.
Nekutima konverĝo de Osmo Buller kaj TEJO en la Komitato de la Universala, hodiaŭ en Montrealo. La unua anoncis ke, se Koffi Gbeglo estus elektita kiel C-komitatano (suplementa, laŭ la iom bombasta strukturo de la Asocio), li tuj eksiĝos de UEA. Tian ŝancon oni ne profitis, danke al la interveno de Michael Boris Mandirola, TEJO-komitatano:
Preskaŭ en kvar anguloj de la tuta mondo la milito estas. Mi dirus, ke Ruando kaj Ugando iĝis kiel Rusio ĉar ambaŭ invadas nian teritorion Rutshuru. Samlandanoj jam foriris, ili estas en Uganda rifuĝejo. Aliaj estas en nia loĝloko Rurshuru centro. Ĉi tie estas multnombraj translokuloj preskaŭ dek ok mil. La malamikoj M23 jam damaĝis ĉion kaj mortigas loĝantojn, bienoj jam estas forrabitaj.
Tajvano estas speciala subjekto de internacia juro, ĉar ne kalkulita kiel naciŝtato. La oficiala vizito de s-ino Nancy Pelosi, prezidanto de la proporcia branĉo de la usona Parlamento, ĵus promociis ĝin al io pli ol la difino en Taiwan Relations Act (10 aprilo 1979), se ne jure, almenaŭ politike.
Lasta kursosemajno en Kultura Centro Esperantista, tuj antaŭ la 11a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita en Ĉaŭdefono kun Studenta Esperanta Ligo.
Hieraŭ mortis c-ano Giovanni Conti (1932[1990]-2022), unu el la plej aktivaj membroj de Milana Esperanto-Klubo. Li kandidatis por la Senato de la Esperanta Civito en 2001 (per la Blanka listo, por Civito inspirita de kristanaj idealoj), kio signifas ke li petis la civitanecon jam en la jaro de la promulgado de nia Konstitucio.
Proksimiĝas la epilogo de la batalo interna al la Universala: la opozicio, nerekte gvidata de Osmo Buller kaj parte jam eksiĝinta (vidu Leonojn kaj Moleonojn), survojas al la forĵeto de la UEA-karto de individua membro (sed restus asocia membro, krom eksiĝo ankaŭ de la respektiva landa asocio).
Hodiaŭ finiĝis la Plurnivela Internacia Kursaro, kunordigita de prof. Giorgio Silfer ĉe Kultura Centro Esperantista. La partoprenintoj de la A-kurso miris, ke ili jam kapablas paroli la lingvon post kelkaj tagoj: certe taŭgis la instrumetodo, kaj ankaŭ la medio de KCE, kie la homoj parolas esperanton dum la tuta tago, krom specifa momento.
La revizio de la ĉi-jara buĝeto de la Junulara kondukis al deficito de 35.000 eŭroj, kaŭzita de la manko de administra subvencio el instanco de Eŭropa Unio. La dependo de subvencioj estas damokla glavo super ĉiuj junularaj organizoj, kaj necesas iompostioma redukto ĝis ne pli ol 50% de la enspezoj el tiu fonto.
“Mi estas konsternita pri la malfruego de Kontakto, kiu estas sola konkretaĵo por varbado de novaj esperantistoj — mankas kialo membriĝi en TEJO, se Kontakto ne eldoniĝas. Duonjaro forpasis, neniu ĉi-jara numero estas eldonita. Eble homoj rezignos pri TEJO pro tio.” Tiel lamentis Hans Becklin en la Komitato de la Junulara, telematike kunsidinta 23 julio 2022.
La milito en orienta Eŭropo eniris sian sesan monaton kaj ĝi komencas forkonsumi psikajn energiojn ankaŭ en Esperantio, speciale en la Universala, la sola grava internacia organizo aŭ subjekto kiu ne kondamnis la agreson de Rusio kontraŭ Ukrajno, kompare al TEJO, SAT kaj la Esperanta Civito. Nur ĉi-lasta sin esprimis per rezolucio de la propra ĉefa organo, la Senato.
Post la interesaj prelegoj kaj debatoj en la lingva kolokvo en Aprilo ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, Svisio (helpe de la bongustaj kuirartaj kreaĵoj de Manuela Blanco el la Esperanto-domo de Malago) mi ne hezitis elekti la plej allogan por mi el la anoncitaj en “Heroldo” someraj kursoj ĉe tiu montara kasŝejo, for de la Londona bruo.