Greziljono finance ekvilibra, sed speze regresa
HeKo 679 7-A, 20 maj 18
La kooperativo posedanta Kastelon Grésillon en Francio fermis la financan raporton pri 2017 kun malgranda profito: 1.505 eŭroj. Pasintjare la neta rezulto estis multe pli granda: 12.392 eŭroj. Bonŝance ankaŭ la elspezoj iomete malkreskis, tiel ke la financoj restis preskaŭ en plena ekvilibro.