"Femina" ree adjudikita al LF-koop
“Femina”, la unusola revuo en esperanto kiu rigardas la mondon virine kaj feminisme, estos eldonata ĉe LF-koop ankaŭ dum la venontaj tri jaroj.
“Femina”, la unusola revuo en esperanto kiu rigardas la mondon virine kaj feminisme, estos eldonata ĉe LF-koop ankaŭ dum la venontaj tri jaroj.
Kiel kutime “Heroldo de Esperanto”, la plej ofte aperanta gazeto en nia lingvo, dediĉis duan numeron al la kongresa sezono. La unua paĝo de HdE 2126 (11:2008) pritraktas ĉefe la SAT-kongreson en Kazanlako (Bulgario) kaj la TEJO-kongreson en Sabatejo (Hungario).
En 2003-2006 ĝi aperigis ĉiusemajne du novajn artikolojn aŭ pli. En la komenco la preferata celtabulo estis Renato Corsetti, subtene al la foririntaj Osmo Buller kaj ceteraj el la Centra Oficejo. Baldaŭ ĝi aldonis la Esperantan Civiton, jen per la plena silento pri ties atingoj jen per la kompleta manko de objektiveco en la raportado.
Antaŭ precize du jaroj mortis William Auld, la unua esperanto-verkisto kiu kandidatis al la literatura Nobel-premio, la aŭtoro de la ĝis nun plej grava poezia verko post la dua mondmilito, “La infana raso”.
Universala Esperanto-Asocio diskonigis (interalie per oficiala komuniko al Unuiĝintaj Nacioj) sian starpunkton pri lingvaj rajtoj. Jen la komuniko de UEA (la alineoj estas paragrafitaj de nia redakcio):
La 18an de aŭgusto forpasis Máire Mullarney (1921[1978]-2008), unu el la fondintoj de la Ekologia Partio de Irlando, dojeno de la irlanda esperantistaro. Flegistino kaj ĵurnalistino. Poligloto.
Inĝ. Petro Levy el Parizo prezentis publike propran analizon pri la rilatoj inter Sennacieca Asocio Tutmonda kaj feminismo dum la nuna jarcento. Jen lia vidpunkto:
“Diverse ne estas perverse” estas la gvida fadeno de la aŭtuna numero de “Femina”, la 15a ekde la naskiĝo en 2004. Al tiu ĉefa (sed ne sola) temaro “Femina” dediĉas dosieron pri samseksemo, fare de Stella Meester, artikolon de Leen Deij pri la seksaj rilatoj de romkatolikaj pastroj, recenzon de Giorgio Silfer “Princinoj sur unu matraco” pri hispana filmo esploranta prostituadon.
“Kiel povas okazi ke porlaborista asocio nur havas 680 membrojn? Respondis k-do Jakvo Schram, prezidanto de Plenumkomitato el SAT. La kongreskotizo ja estas pli favora ol en UEA. Kial nia organizo ne povas konkeri la koron de ordinara verdstelulo? En SAT-Amikaro [sekcio por la franclingvaj landoj] ja membras 787 eblaj gekamaradoj!” Tiel raportas sen.
La Esperanta Civito sendis neniun saluton al la jubilea Universala Kongreso en Roterdamo. La mankon de tiu saluto klarigis la Konsulo en interna cirkulero al la Kapitulo, tuj antaŭ UK mem. Jen la teksto de la cirkulero.
Estis terure aŭdi, kiam Atilio Orellana Rojas (sekretario de ILEI) kaj Aida Cizikaite (estrarano pri konferencoj) en marto 2008 proponis al la ILEI-estraro nuligi la ĉi-jaran ILEI-konferencon en Porto-Novo, Benino. Estis ĝojige, ke multaj tamen ekagis, varbis kaj helpis sukcesigi la konferencon.