Simpozio pri Valdemar Langlet
Hieraŭ okazis simpozio pri Valdemar Langlet (1872[1890]-1960) kaj lia familio, pro la kvindeka datreveno de lia morto, en Spetebyhall de Lerbo (Katrineholm), kie nia sveda pioniro naskiĝis kaj loĝis.
Hieraŭ okazis simpozio pri Valdemar Langlet (1872[1890]-1960) kaj lia familio, pro la kvindeka datreveno de lia morto, en Spetebyhall de Lerbo (Katrineholm), kie nia sveda pioniro naskiĝis kaj loĝis.
Kreskas la prestiĝo de nia literaturo ĉe la neesperantista intelektularo, specife ĉe franclingvaj verkistoj, danke al la prelego de c-ano Giorgio Silfer ĉe la ĵus finita packonferenco organizita de la magistrato de Hajfo, kun la partopreno de la Esperanta PEN laŭ oficiala invito.
Lastatempe en “Libera Folio” ekis kampanjo kontraŭ Israelo, kie laŭtas precipe Jorge Camacho Cordón kaj Yves Bellefeuille, kaj en minora tono István Ertl, Cindy McKee kaj similaj. Vidu la hazardon, temas ĉiam pri antiraŭmistoj, en iuj kazoj eĉ deliraj antiraŭmistoj.
Delegito de Kultura Centro Esperantista ĉe la Forumo interpelaciis la Konsulon pri la sekva: Konstatinte ke en Meksiko naskiĝis dua landa asocio, dum jam unu rezultas aliĝinta al la Pakto, ni demandas ĉu la Forumo rajtas akcepti pli ol unu landan asocion en la sama ŝtato.
Rekorde multnombra aŭskultantaro en Tel-Avivo, okaze de la hieraŭa prelego de Giorgio Silfer pri la esperanta novelarto. La vesperon organizis la ĉefa aktivulo en Tel-Avivo, Josi Ŝemer, kaj ĝin partoprenis esperantistoj el la tuta lando, inkluzive de Hajfo, Jerusalemo kaj Ber-Ŝevo.
En amara konfeso ĵus aperinta en “La Ondo de Esperanto”, d-ro Renato Corsetti agnoskas la krizon de la finvenkismo, kaj specife de Universala Esperanto-Asocio.
Kiel anoncite, Giorgio Silfer prelegas ĉi-semajne en Israelo. Li vojaĝis al la Sankta Lando ne kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, escepte de unu renkonto en diplomatejo ekster la israela jurisdikcio.
Se naskiĝus du ŝtatoj en Palestino, unu el la du eble estus tute araba, sed neniu el la du estus tute hebrea. Tion oni deduktas el la demografio de Israelo hodiaŭ, je la datreveno de la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kiu, en 1947, volis la ekeston de du ŝtatoj kaj la internaciigon de Jerusalemo: solvo akceptita de la judoj, sed ne de la araboj.
Aperis la 14a numero de “Heroldo de Esperanto” en 2010, raportanta precipe pri eventoj en oktobro. La unua paĝo emfazas la rolon de la esperanto-bibliotekoj, kun artikoloj interalie pri la estonta unua mediateko kaj la futuro de la muzeo fondita de s-ro Luis Hernandez Yzal en Katalunio. Altiras la atenton ankaŭ la raŭmisma vojo de la sveda junularo, kun komentario de sen. Bertil Nilsson.
Gastronomie kaj kulture tre agrabla tago organizita de Kultura Centro Esperantista, kun gastoj precipe el eksterlando kaj Alemanio, hieraŭ en Ĉaŭdefono. La abunda neĝo donis apartan antaŭjulan etoson, ankaŭ pro la kantoj ĉiam aktualaj de Nikolin”.
Sekve de la rezolucio proponita de sen. Perla Martinelli, kaj aprobita de la Senato la pasintan aŭguston, la Kapitulo komisiis al sen. Martinelli mem kaj al d-ino Meg Bianchi, kune kun la Konsulo, prepari la leĝoproponon por krei la Esperantan Tempobankon (interna kromnomo: Pasvorta Servo).
Sekve de la ideo doti Andaluzian Esperanto-Unuiĝon per propra nemoveblaĵo en Malago, Fondumo Pro Esperanto persvadis eksterlandajn investantojn prunti monon por la aĉeto de Esperanto-Domo andaluza. Kelkaj personoj, precipe gec-anoj Julio Herrero, Perla Martinelli, Carmen San-Segundo kaj Giorgio Silfer, aktivis por esplori la eblecojn en Malago, ankaŭ helpe de du agentejoj.