Kompleta la jarkolekto 2020 de "Heroldo de Esperanto"
Akurate kiel kutime, la numero 2315 de “Heroldo de Esperanto” survojas al la legantaro. Per ĉi tiu decembra numero kompletiĝas la jarkolekto 2020, koincida kun la centjariĝo de HdE: honore al la rodia jubileo, Kultura Centro Esperantista duobligis la paĝokvanton, reportante la gazeton al sia tradicio.