La Estraro perdis la plimulton en la UEA-Komitato
La diskuto pri la buĝeto 2023 de la Universala konfrontigis UEAn kaj ĝian junularan sekcio. La UEA-estraro rezistis kontraŭ amendopropono de la TEJO-reprezentanto, kiu altigus la deficiton ĝis 49.000 eŭroj proksimume. La Komitato tamen aprobis la proponon, per 15 jesoj, 10 neoj kaj 7 sindetenoj: la Estraro do perdis la plimulton.