Vangofrapo al Madrido
Kiel antaŭvidite, la Universala Kongreso de Esperanto en 2011 okazos en Eŭropo. Tamen la urbo elektita de UEA ne estas Madrido, sed Kopenhago. La jeso al la mirinda Kopenhago sonas ankaŭ kiel bedaŭrinda rifuzo al la propono de la madrida magistrato.