Aprezo de EFEN por la Esperanta Civito
Esperanto-Federacio en Niĝerio estas plia landa asocio afrika kiu preferas kunlabori kun Afrika Centro Esperantista en Lomeo ol kun la Afrika Oficejo de UEA en Benino. Tion oni klare deduktas el la raporto de la Komitatkunveno de EFEN, ĵus okazinta en Owerri (30-31 aŭgusto 2008) , kun ok partoprenantoj el sep diversaj urboj aŭ societoj.