Nefermitaj pordoj en KCE
Sabaton la 9an de oktobro 2010 Kultura Centro Esperantista organizos Tagon kun Nefermitaj Pordoj. Je la okazo dum la mateno la vizitantoj povos admiri la novan aranĝon de la terasa etaĝo, kies utila surfaco kreskis je trideko da kvadrataj metroj, danke al la laboroj kunordigitaj de la regio Pro Esperanto.