EDE ne respondas pri la Lisbona Traktato
La politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alfrontas la balotkampanjon por la EU-Parlamento en du el la dudek sep landoj de Eŭropa Unio.
La politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alfrontas la balotkampanjon por la EU-Parlamento en du el la dudek sep landoj de Eŭropa Unio.
La nomo de Blaise Cendrars, unu el la gloroj de Ĉaŭdefono (kune kun Le Corbusier, Chevrolet kaj Humbert-Droz), aperas en la prozaĵo de Manuel de Seabra, portugalo loĝanta en Barcelono, kiu ĵus gajnis la premion “La Verko de la Jaro 2008”, asignitan per referendumo fare de la abonantaro de “Literatura Foiro”.
Kadre de la baldaŭa Hispana Esperanto-Kongreso, Kultura Centro Esperantista kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo organizas la unuan lingvotestan sesion en Iberio konforme al KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco: jam dek personoj kandidatas por diversaj niveloj.
La mondcivitanoj kuplitaj al la Kongreso de la Popoloj havos ĉi-semajne internacian renkonton en Brazilo. Jen la saluto de la Konsulo de la Esperanta Civito.
Estimataj mondcivitanoj,
Preskaŭ nerimarkate en kaj ekster Esperantio hieraŭ pasis la Eŭropa Tago 2009. En Esperantio silentis la establoj kiuj uzas la epiteton “eŭropa”: Eŭropa Esperanto-Unio kaj la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Kaj des pli grava estis la silento de politikaj kaj instituciaj realaĵoj ekster Esperantio.
La Prezidento de la Itala Respubliko, Giorgio Napolitano, hodiaŭ omaĝis en Romo al “ĉiuj viktimoj de sezono el malamo kaj perforto” kaj dediĉis apartan rememoron al “senkulpulo, Giuseppe Pinelli, kiu estis dufoje viktimo, unue pro tre pezaj senbazaj suspektoj kaj due pro subita, absurda fino”.
Renkonto de la Kongreso de la Popoloj (unu el la du ĉefaj branĉoj de la mondialismo: la alia estas la mondfederistoj) en la ĉefurbo de Brazilo, 11-15 majo 09, cele al la formulado de proponoj pri la solvo de la mondaj problemoj.
La Asocio de Esperantistoj en Taĝikio publike informis pri la aresto de unu el siaj membroj, s-ro Viktor But, pri kiu Douglas Farah kaj Stephen Braun verkis la libron “Merchant of Death” (Komercisto de morto), inspironte la filmon “Lord of War” (Militsinjoro), kun Nicolas Cage kiel protagonisto.
“La prezoj por loĝigaj kaj ekskursaj servoj lige kun la 94a UK en Bjalistoko estas malaltigitaj kompare kun tiuj anoncitaj en la Dua Bulteno. Pri la malpli altaj prezoj profitas ankaŭ tiuj kongresanoj, kiuj jam faris siajn mendojn, ĉar ili rericevos la prezdiferencon. Ankaŭ estas prokrastita la limdato, ĝis kiam eblos mendi. La nova dato estas la 13a de majo.”