UEA-retejo suspendita pro nepago?
Posedate de familio Kehlet, la retejo www.esperanto.net estis adjudikita al ekstera subjekto, por ke ĝi flegu tiun informan paĝaron: Universala Esperanto-Asocio. Dum jaroj la paĝoj vegetis iel tiel, sed lastatempe la retejo eliris el sia letargio. Interalie ĝi gastigas interesan recenzoarkivon, private kreitan de sveda esperantologo.