Neniu renkonto meminiciate nuligota ene de la Pakto
Neniu aranĝo kadre de la Pakto por la Esperanta Civito estas nuligota aŭ prokrastota pro la nuntempa pandemio, krom se la aranĝon mem malpermesas neesperantista aŭtoritato. Tial la kalendaro de ĉiuj paktintaj establoj povas resti senŝanĝa, specife la somera programo de Kultura Centro Esperantista.