Forpasis s-ino Teresita Carlevaro
Kooperativo de Literatura Foiro anoncas kun profunda kondolenco la hieraŭan forpason de s-ino Teresita Bozzetta, edzino de d-ro Tazio Carlevaro, unua prezidanto de LF-koop (1980-1985). Al la funebro aliĝas ĉiuj membroj de “La Patrolo” kaj la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”.