GDPR povas krei problemojn inter UEA kaj TEJO
Pro sia jura personeco, Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dependas de la nederlanda normaro, kiu siavice aplikas la reglamentojn de Eŭropa Unio.
La transiro de papera al reta eldonado karakterizis la unuan parton de la nuna jarcento, en Esperantio. La unuan eksperimenton faris “El Popola Ĉinio”, kiu festis sian oran jubileon per multgasta bankedo, por tuj poste fermi la butikon.
Simone de Beauvoir donis negativan takson pri sociologio, dum ŝia usona amanto Nelson Algren parolis iom fervore pri tiu nova scienco. La duboj de la ĉefa partnerino de Jean-Paul Sartre daŭre aktualas, precipe kiam oni legas (mikro)sociologian studon pri Esperantio.1
Krom la Esperanta, aliaj PEN-centroj ekpromesas subteni la kandidatecon de esperanto-verkisto al la literatura Nobel-premio. La prezidanto de unu el ili, kiu bone konas la membrojn de la Sveda Akademio, opinias ke “pro la ĵusaj problemoj en tiu akademio maturiĝis la tempo por alispecaj kandidatoj ol tiuj de la kutimaj antikvaj kulturlingvoj”.