Inkludante ĉiunumere feminajn paĝojn, laŭ interkonsento kun Feminisma Esperanta Movado, “Literatura Foiro” ĉeestas kun propra korespondantino la Internacian Festivalon de Femina Filmo, okazanta ĉi-semajne apud Parizo.
Laŭ invito de la organizantoj, prof. Giorgio Silfer gvidos tritagan seminarion pri geopolitiko dum Internacia Junulara Festivalo en Marina de Ascea (provinco de Salerno, sude de Napolo).
Valora tradukinto, József Horváth gastos ĉe la 45a literatura kafejo en Budapeŝto, organizata de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. La sidejo estas la orienta legacio de la Esperanta Civito, avenuo Thököly 58-60, en la 14a distrikto. La dato estas, kiel kutime, en la tria ĵaŭdo de la monato, do la 22a de marto, je 18h15.
Jen denove la fatala dato, la 8an de marto, jam tradicia Tago de la Virinoj. Kun bedaŭro, sed sen surprizo, ni konstatas ke ankaŭ en 2018 la situacio en la mondo entute ne progresis. Ĉefaj problemos restas la perforto, la manko de egaleco en rajtoj kaj ŝancoj, la malsufiĉa reprezentivo en la gvidaj postenoj.
Esperanta PEN-Centro aktivas en ĉiuj komitatoj de PEN Internacia, per propraj delegitoj: pri verkistoj en prizono (Chiara Macconi), pri paco (Zeki Ergas kaj Giorgio Silfer), pri verkistinoj (Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli), pri lingvaj rajtoj kaj tradukarto (Giorgio Silfer).
En Ameriko c-ano Luis Raudón, rezidanta en Akapulko, fariĝis hodiaŭ la unua diplomito laŭ nivelo C2, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, la sola kiu ekzamenas laŭ ĉiuj ses niveloj.
La lingvotesta sesio okazis en Meksikurbo, danke al la afabla helpo de la prezidintino de la Meksika PEN. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
La Instituto Nacia por Lingvoj Indiĝenaj en Meksikurbo invitis c-anon Giorgio Silfer gvidi seminarion pri la esperanta literaturo, rezervitan al siaj kadroj. La aranĝo okazis hodiaŭ kaj vidis la partoprenon de dudeko da funkciuloj, lingvistoj, esploristoj kaj aŭtoroj en meksikaj indiĝenaj lingvoj. Kunlaboris Esperanta PEN-Centro kaj la prezidintino de Meksika PEN-Centro, lic.