Sukcesa prezento de HEL en Prago
HeKo 646 7-B, 31 maj 17
Unu el la aŭtoroj de “Historio de la esperanta literaturo” gastis hodiaŭ en sukcesa literatura kafejo ĉe la esperantista klubo de Prago, urbocentre, je kelkaj paŝoj de la fama ponto de reĝo Karlo. La kunvenon prezidis la loka klubestro, d-ro Tomás Brichacek.