Misio en Bosnio por Civila Esperanta Servo
Civila Esperanta Servo estas oficiale invitita partopreni en la delegacio kiu baldaŭ vizitos Bosnion, kadre de projekto por la starigo de naturamika Domo de Paco en urbo Srebrenica. Pivoto de la projekto estas la itala sekcio de Naturamikaro Internacia, kun la subteno de fondumo Alexander Langer.