"Esperantio vivas" prezentita en Budapesto
La projekto “Esperantio vivas”, komiksa albumo redaktita de Giorgio Silfer kaj desegnita de Tihomir Lovriĉ, estis prezentita antaŭpremiere hieraŭ en Budapeŝto, okaze de la 37a Literatura Kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. La gastojn enkondukis sen. Anna Bartek, vicprezidanto de FAR.