FEM agnoskita de IKV
La Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj agnoskis la rajton de Feminisma Esperanta Movado eniri la plej antikvan tegmentan organizon de la feminismo.
La Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj agnoskis la rajton de Feminisma Esperanta Movado eniri la plej antikvan tegmentan organizon de la feminismo.
La Ekzekutivo de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) kunvokas la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto al Lomeo (Togolando), 23-29 decembro 2015.
Konsciante ke UETA sola ne povas labori por la propagando de nia lingvo en Afriko, ĝia prezidanto c-ano Prince Henry Oguinye el Niĝerio petas la kunlaboron de la Esperanta Civito.
Laŭ invito de la prezidumo, la Konsulo de la Esperanta Civito kantis du strofojn de “La Espero”, ferme de la ĉi-matena sesio de la 34a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, en Smirno/Izmir (Turkio). La sesio estis aparte dediĉita al interkulturaj temoj: per la voĉo de c-ino Marie-France Conde Rey esperanto estis unuafoje aŭdata en tiu medio.
“La feminismo de la XX jarcento povis aktivi por la virinaj rajtoj kun pasiva rolo flanke de la viroj: certe, por ke la virinoj akiru la voĉrajton necesis novaj leĝoj, kiujn aprobis parlamentoj konsistantaj nur el unu sekso; sed la viroj simple cedis al la premo de la virinoj.
Feminisma Esperanta Movado ricevis apartan atenton okaze de la malfermo de la ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, hodiaŭ en Smirno/Izmir, laŭ specifa invito de la prezidanto, s-ino Cosima Schenk.
La turka ministro pri eksteraj aferoj inaŭguris hodiaŭ vespere la 34an mondan kongreson de Internacia Konsilio de Virinoj, en la luksa kadro de hotelo Kaya, Smirno/Izmir.
Sukcesa debuto de la rilatoj inter la Esperanta kaj la Turka PEN, per prezento de nia literaturo al lokaj verkistoj (kaj kelkaj esperantistoj) hodiaŭ vespere en Istanbulo.
La Fonduma Konsilio de Fajszi Amika Rondo kunvenis en pleno hieraŭ ĉe sia jura sidejo de Budapeŝto, sub la prezido de c-ano György Nanovfszky.
Ne temis pri la fama prozopopeo de Sándor Szathmári en “Budapesta ekzameno”, sed pri la sukcesa literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, hieraŭ vespere ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.