Osmo Buller vetoas kontraŭ Brunetto Casini
HeKo 689 8-A, 8 sep 18
“Mi ne kredas, ke iu ajn laborgrupo kapablus eltrovi solvon por la financa krizo, en kiu UEA nun troviĝas. Tute fantazie estas kredi, ke ĝi scius fari tion en tri monatoj kaj eĉ pli fantazie, ke tio eblus dum semajnfino en Roterdamo” ĵus konfirmis s-ro Osmo Buller per publika deklaro.