Nervozeco en UEA pro legitima modifpropono
“Oni ĉesu kulpigi la elektoregularon kaj oni ne proponu modifi ĝin tiel, ke ĝi fariĝus esence tiu sama, pri kiu estis eĉ pli da malkontento ol pri la nuna regularo, kiu anstataŭis ĝin.” Tiel Osmo Buller, ĝenerala direktoro (do dungito de la UEA-estraro) komencis publike draŝi proponon liveritan de du komitatanoj, Stefan MacGill kaj Amri Wandel (ĉi-lasta estas UEA-estrarano, do du