Biblioteka Reto: preparata la direktivo
Itala Interlingvistika Centro estas preparanta proponon de direktivo, submetotan al la aprobo de la Forumo de la Esperanta Civito, por la organizo de Biblioteka Reto de Esperantio.
La Internacia Tago de Poezio, organizita en Lugano fare de la svistala PEN-klubo, prezidata de Franca Tiberto, gastigis interalie esperanton: Giorgio Silfer enkondukis itallingve la poemon de Gyula Illyés “Unu frazo pri la tiraneco“, kiu antaŭ precize kvindek jaroj koincidis kun la hungara popolleviĝo kontraŭ stalinismo, kaj sekve deklamis la unuajn dudek versojn de sia esperanto-traduko.