Samaj abontarifoj 2021 por la paktintaj gazetoj
Aboni interesan periodaĵon estas unu el la malmultaj manieroj praktiki esperanton dum la pandemio. Tio aparte gravas por la kultura revuo “Literatura Foiro” (de LF-koop) kaj la informa gazeto “Heroldo de Esperanto” (de KCE), ambaŭ legeblaj nur en papera formato.