Diversaj projektoj por la norda legacio

HeKo 712 2-C, 19 jun 19

La Konsulo renkontis hodiaŭ en Stokholmo diversajn aktivulojn, unuavice la legacian asistanton, Bertil Nilsson. Kun ili kaj kun la vickonsulo pri informado okazis konsultiĝo pri diversaj projektoj.

Interalie c-ano Nilsson okupiĝos pri la svedigo de la verko “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”. La eldono estos preparata kunlabore kun Esperanta PEN-Centro.

Verdanoj baldau pretos kun sia kandidatlisto

HeKo 711 8-C, 13 jun 19

La KoKuSo de la Verda Listo decidis rekandidatigi ĉiujn senatanojn kiuj partoprenis almenaŭ unu parlamentan sesion dum 2017-19. Ili estas (laŭ alfabeta vico):  Kokou ATTAGLO, Marie-France CONDE REY, Julio HERRERO, Riichi KARIBE, Miroslava KIROVA, Franco LEVI, Frederiko NIMUBONA, Giorgio SILFER. Du el ili (sed neniu el la eksaj konsuloj) estos la ĉefkandidatoj.

Dua verko hispanlingva de Giorgio Silfer

HeKo 711 6-A, 10 jun 19

La eldonejo Praxis en Meksiko estas enpaĝiganta la duan verkon de Giorgio Silfer, originale en la hispana. Post la longa eseo “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona” la nova libro enhavas fikcian prozon. Temas pri du longaj rakontoj, el kiuj unu ankoraŭ polurota, kun la helpo de majstro Carlos Lopez, okaze de baldaŭa restado en Cuernavaca.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.