Kiu kulpus pro kvante fiaska UK 2019?
La kvara Universala Kongreso en Finnlando estos certe la plej malgranda, kompare kun tiuj en 1922, 1969 kaj 1995. Ĝis hodiaŭ aliĝis nur 666 personoj (hazarde, la nombro de la diabla besto), dum ekzemple UK en Islando atingis 785 aliĝojn je 15 marto 2013, kaj sume registris 1.034 nomojn.