La Esperanta PEN pretas organizi mondkongreson
Esperanta PEN-Centro proponis sin por organizi la 90an mondkongreson de la verkistaro, komence de oktobro 2024 en formo de krozado sur la okcidenta parto de la Mediteraneo.
Esperanta PEN-Centro proponis sin por organizi la 90an mondkongreson de la verkistaro, komence de oktobro 2024 en formo de krozado sur la okcidenta parto de la Mediteraneo.
Laŭ la art. 19 de Lex Valeria pri la familia juro, “La Konsulo rajtas proponi, kaj la Senato aprobas, la honoran civitanecon al forpasinta esperantisto kies aktiveco simbole plej kongruas kun la konstituciaj celoj de la Esperanta Civito.”
Islamaj landoj, Rusio, Popola Ĉinio, kompreneble Afriko: en tiuj landoj uranistoj ne havas facilan vivon, ili povas eĉ riski mortokondamnon. Tial ili forte kontraŭas la okazigon de Universala Kongreso: kurioze ke ili tamen silentis pri Pekino.
La junularaj internaciaj neregistaraj organizoj devus prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj. Ekzisto pli libera kaj celkonscia, ĉar ili ne devus plu adapti sian programon al la postuloj de Eŭropa Unio, ekzemple organizi seminariojn pri temoj apenaŭ rilataj al siaj ĉefaj interesoj.
“Literatura Foiro” proponas grafike interesajn kovrilojn, lige kun temo komuna al la tuta jarkolekto: por 2022 estis la jubileo de “Literatura Mondo”, pri kiu eblas spekti aŭstralian prelegon de c-ano Giorgio Silfer: https://www.youtube.com/watch?v=juGUWFz_ca4 kaj por 2023 la temo estos la kultura kontribuo de la esperanto-kongreso
La eĥo en Esperantio de interslavaj konfliktoj, de tiuj en Jugoslavio ĝis tiuj en Ukrajno, pruvas ke raŭmistoj pravas: la esperantistaro neniam konsistigis homogenan subjekton, kaj grava eraro estus konsideri ĝin “movado”. Sociologie, la modelo plej konvena estas tiu de diaspora minoritato. Kaj ĉi tie utilas interesaj precedencoj.
Ekde morgaŭ, Novjartage 2023, Kroatio enkondukos la EU-valuton kiel oficiale ŝtatan. Dum du semajnoj ankoraŭ cirkulados kunaoj, kun restopagoj en eŭroj, kaj poste nur eŭroj.
“La programa konferenco de la Verdanoj estas kunvokita por la posttagmezo de la 2a de aŭgusto 2023, al la sama loko kie matene disvolviĝos la ordinara parlamenta sesio, por decidi pri la strategio kaj la ĉefkandidatoj de la Verda Listo okaze de la elektoj al la Senato (mandato 2024-28).”
Nia lingvo estis akceptita kun dek unu aliaj minoritataj idiomoj en alternativa eŭropa konkuro, kiu disvolviĝis interrete. La premion asignis ĵurio de supozataj fakuloj, kies voĉoj aldoniĝis al tiuj de la virtuala publiko.
La milita stato inter la kongolanda armeo kaj la ribeluloj de M-23 (subtenataj de aliancanoj en Ruando kaj Ugando) daŭras en la teritorio de Rutshuru.
Tri problemaroj karakterizas la geopolitikan situacion fine de 2022: la klimata evoluo, la mislokitoj, la lokaj militoj. La tri problemaroj estas interligitaj, kaj efikas negative al la socia kaj ekonomia stabileco en la mondo.
Ekde 1993 Litova Esperanto-Asocio disponis por senpaga uzado la iaman domon de Aleksandro Zilbernik, bopatro de Doktoro Esperanto, en Kovno. Pro novaj leĝoj, tiu koncesio de la ŝtato devis limiĝi je nur jardeko, kaj por tre limigita kvanto da establoj. LEA ne sukcesis respekti la koncernajn kriteriojn, nek eluzi la ŝancon de uzukapo, nek transformi la pruntadon al luo, eventuale vendoluo.